Distrikto Gazimağusa
Etoso
Distrikto Gazimağusa | |||
---|---|---|---|
Distrikto de la Turka Respubliko de Norda Kipro, elektodistrikto [+] | |||
Lando | Kipro | ||
Ĉefurbo | Famagusta | ||
- koordinatoj | 35° N, 34° O (mapo)35.233.85Koordinatoj: 35° N, 34° O (mapo) | ||
Loĝantaro | 69 741 [+] (2011) | ||
Distrikto Gazimağusa | |||
La distrikto Gazimağusa - turke Gazimağusa İlçesi, greke Επαρχία Γκαζιμαγούσα - estas administra unuo de la Turka Respubliko Norda Kipro, oficiale rekonita nur fare de Turkio. Ĝi estas dividita en tri subdistriktoj, nomataj Mağusa, Akdoğan kaj Geçitkale.[1] Ĝia administra centro estas la urbo Famagusta, turke nomata Gazimağusa aŭ Mağusa. En 2006 en la distrikto vivis 63 603 loĝantoj.[1] Distriktestro, turke laŭ tradicia titolo de la Otomana Imperio nomata kaymakam, estas Beran Bertuğ.
La distrikto İskele estis disigita el la origina distrikto Gazimağusa en 1998.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|